Tiu ĉi paĝo estas la trovejo de produktoj, projektmaterialoj pretigitaj de la projektpartoprenantoj. Ni esperas, ke vi povas bone utiligi ilin por vi mem por lerni pri tiuj ĉi landoj, iliaj historio, kulturo, tradicioj, ktp., kaj se vi estas instruisto, vi povos uzi la tekstojn kiel instrumaterialojn, helpilojn por via laboro. 

Lecionoj

el Germanio  |  el Hungario  |  el Nederlando  |  el Pollando

Reta kursaro

La lecionoj el la kvar partnerlandoj estas studeblaj ankaŭ kiel interreta kursmaterialo ĉe edukado.net, kun demandoj kaj indiko de rezultoj. (Atentu: ili estas atingeblaj nur post ensaluto ĉe Klerigejo).

Instruhelpiloj

Metodikaj konsiloj por la reta kurso (.pdf, 1,64 MB): Detala manlibro kun konsiloj kaj konkretaj ekzercoj kaj ideoj por la utiligo de la kvar interkulturaj kursmaterialoj. (La manlibro de Katalin Kováts estas akirebla ankaŭ per edukado.net (.pdf, 38,2 MB)

DVD: riĉa materialo, dokumentaro pri la dujara partnera kunlaboro, kun multaj informoj, raportoj, albumoj. (Mendebla de la germana projektpartnero.)

Filmoj

Resuma filmo pri la dujara kunlaboro, vizitoj al la partnerlandoj, prezentadoj, eventoj, intervjuoj, rezultoj; de Katalin Kováts (45:07)

Malkovri Frislandon - filmo de Roman Dobrzyński pri la seminario en Frislando (16:19)

Frisaj dancoj kaj vestaĵoj - filmita en Frislando dum la 2a seminario de la Grundtvig-projekto de Katalin Kováts (20:41)

La lasta garbo - filmo pri la muzikgrupo Kapriol' okaze de la eldono de ilia KD kun tradicia frisa muziko; de Katalin Kováts (3:22)

Junaj Voĉoj - filmo de Roman Dobrzyński (kun muzika teamo el Nowy Sącz kaj kunlaboro de Varsovia Vento) pri la pentekosta festivalo kaj polaj kantistoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (7:35)

Broŝuroj

Tradiciaj kantoj kaj receptoj por Kristnasko el Germanio, Hungario, Nederlando kaj Pollando (.pdf, 1,9 MB). (Mendebla ankaŭ de la germana projektpartnero.)

Kiel lerni pri kultura diverseco kaj multlingvismo en Eŭropo? Konsiloj surbaze de kvarlanda partnera kunlaboro en Grundtvig-projekto (.pdf, 1,1 MB). (Multlingva broŝuro pri modela agado, resumo de spertoj, konsiloj por interesiĝantoj kaj ideoj, kiel engaĝi la junularon. Mendebla ankaŭ de la projektpartneroj.) Kovrilpaĝo

 Kultura diverseco - multlingvismo | laarts