En tiu ĉi parto troviĝas eventoj, informoj, novaĵoj pri la projekto en kronologia ordo. La eventoj okazadas laŭ la komune akceptita laborplano. Ĉiu projektpartnero zorgas pri lokaj programoj en sia propra lando kaj organizas po unu internacian renkontiĝon, kien alvenas la delegitoj de ĉiuj aliaj partneraj landoj.

Krom la kvar renkontiĝoj, vizitoj al la partnerlandoj, ĉiuj organizaĵoj plenumas siajn taskojn ankaŭ en la monatoj inter la internaciaj renkontiĝoj. Ili preparas materialojn rilate al la ĉeftemoj de la komuna projekto, kolektas ideojn, pripensas, analizas kaj kompilas seminariajn traktendaĵojn.

Dum la tuta projektperiodo grava tasko por ĉiuj estas prizorgi regulan kaj detalan dokumentadon, realigi vastan nacian kaj internacian informadon pri la enhavo kaj realigado de la projekto, pri propraj kaj komunaj agadoj, pri dissemado de atingitaĵoj, rezultoj.

Vi povas sekvi la agadon de la projektpartneroj, povas ekkoni nian multkampan laboron rilate al la elektita temaro, vi ricevas enrigardon en la eventojn, okazaĵojn kaj povas vidi, sperti, kion ni faras, kiel ni kunlaboras, kion kaj kiel ni paŝo post paŝo realigas, atingas. La sinsekvo de la eventoj, la prezentitaj materialoj, fotoalbumoj, bildoj donas al la legantoj, interesiĝantoj abundan informon pri la evoluo de la projekto.

Bonvolu elekti la deziratan jaron:  2013  |  2014  |  2015

 Kultura diverseco - multlingvismo | laarts