|
|||||||||||||||||||
![]() |
2014.01.17-20: La unua partnera renkontiĝo en PollandoLa unua internacia kunveno okazis en Nowy Sacz, Pollando kun partopreno de delegacioj de la kvar partneroj. Ili alvenis el Budapest, Hungario (Kultura Esperanto-Asocio), Hago, Nederlando (Edukado.net) kaj el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio (Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg). Partoprenis la eventojn ankaŭ lokaj esperantistoj, klubanoj.
La ĉefa traktita temo estis: Kultura diverseco kaj multlingveco en Eŭropo - kiel lerni pri tio? La celo de la pollanda vizito estis sperti postkristnaskan kutimon 'kolendadon', grupan viziton al domoj kaj familioj, dum kiu oni bondeziras por la nova jaro. Ni ricevis agrablan gastigadon, abundan manĝaĵon, trinkaĵon, estis bonkore regalitaj de geamikoj.
La delegitoj povis viziti ankaŭ du lernejojn kaj sperti tie, kiel oni edukas pri kulturo kaj lokaj tradicioj
Raportoj, gazetartikoloj: hejmpaĝo de urbo Herzberg, Harz Kurier, hejmpaĝo esperanto-urbo
2014.05.22-25: La dua partnera renkontiĝo en NederlandoDelegacioj el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Budapest, Hungario kaj Nowy Sacz, Pollando kunvenis en Nederlando. Krom vizitoj al grandurboj Rotterdam kaj Den Haag ni partoprenis en seminario en Sneek, kiu celis kaj ebligis la konatiĝon kun la
La partoprenantoj spertiĝis pri la tradicia frisa stratfestivalo en Leeuwarden, rondrigardis en Sneek kaj ĝuis prezentadojn pri la frisa kulturo, spertiĝis pri regionaj kantoj kaj dancoj. Detala programo ĉi tie. Raportoj, gazetartikoloj: gazetartikolo, hejmpaĝo de Harz Kurier, hejmpaĝo de urbo Herzberg, hejmpaĝo esperanto-urbo
2014.09.11-14: La tria partnera renkontiĝo en HungarioLa tria renkontiĝo de la projektpartneroj okazis en urbeto Balatonszárszó, Hungario. Ĝi situas en la sud-balatona vinregiono kaj taŭgis kiel elirpunkto por esplori la ĉirkaŭaĵon, partopreni seminarion kaj lerni pri
Okazis ekskurso ankaŭ al Buzsák kaj Keszthely, kie ni vizitis muzeojn, al Héviz por mallonga naĝado en historia kuracbanejo, al Zalakaros por partopreni vinrikoltan stratfeston kun dancado. La renkontiĝo finiĝis en Budapest, kie la grupoj rondveturis por rigardi famajn vidindaĵojn kaj la adiaŭo okazis en tipa hungara restoracio, kie krom bongustaĵoj atendis nin virtuoza popolmuziko kaj dancprezentado en popolkostumoj. Detala programo ĉi tie.
Raportoj: hejpaĝo de urbo Herzberg, multlingva paĝaro kun bildoj
2014.10.02-07: La kvara partnera renkontiĝo en Germanio
Granda internacia aŭtuna renkontiĝo estas la jam Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (Torpedo) kun tre riĉa kaj varia faka programo, kiu jam la naŭan fojon okazis en Herzberg. Specialan trejnadon ĝi ofertis al seminarianoj, kiuj venis por spertiĝi pri plenkreskula edukado, kursmanaĝado, taŭgaj modernaj instrumetodoj kaj uzo de elektronikaj instruhelpiloj. Ili vizitis ankaŭ aliajn regionajn edukinstituciojn kaj estis akceptitaj en la urbodomo. Raportoj: urba hejmpaĝo de Herzberg, hejmpaĝo esperanto-urbo
|
||||||||||||||||||