18.01.2013 - sabato, sur la unua etaĝo de la kulturdomo MOK Al. Wolności 23, Nowy Sącz

10:00-11:00 Malfermo de ekspozicio ,,Multkultureco de Sonĉa Regiono rilate al vojevodio (mapoj de etnografiaj grupoj, premiitaj manlaboraĵoj de artistoj amatoroj, folkloraj vestaĵoj de: Lachy, Łąccy Górale, de Piwniczna, Łemkowie, Krakovanoj, Pogórzanie). Etnografiaj eldonaĵoj.

11:00-11:30 Salonego de MOK: disdono de premioj al konkursvenkintoj.

11:30-12:30 Salonego de MOK: panela diskuto de partneroj PL, DE, HU, NL pri ilia rolo en la projekto, agadplanoj en Hungario, Pollando, Nederlando kaj Germanujo dum 2014-2015.

12:30-13:30 Prelego pri polaj etnografiaj grupoj, demando: ĉu ekzistas ,,Silezia Popolo” – kaj „Kaŝuboj” kiel etnografia aparteco? Disputo.

13:30-15:00 Trarigardo de la etnografiaj grupoj en la vojevodio, precipe en Sonĉa Regiono – prelegoj, prezentadoj.

15:00-16:00 Paŭzo por tagmanĝo: plado kun pasteĉoj en restoracio Ratuszowa.

16:00-17:30 Promeno en la malnova urbocentro kun Esperantistoj- gvidantoj.

18:00-19:00 salonego en MOK: ensemblo Sądeczanie en multkultura programo prezentas muzikon, dancon, folklorajn vestaĵojn de Sądeckich Lachów, Montaranoj, Krakovanoj, Łemkoj.

19:00-20:00 Salonego en MOK: ensemblo el Nederlando prezentas frisan muzikon.

20:00-22:00 Kelo ĉe Jagielona strato 18: karnavala folklora ludo kun popolaj muzikantoj el Sonĉo kaj Nederlando (eblas plilongigi la ludon!)
 

19. 01. 2014 – dimanĉo

09:00-10:00 Sankta meso kun koncerto de polaj „kolendoj”.

10:30 – Kunveno en MOK por daŭrigi la seminarion.

10:30-12:30 Du rakontoj pri jam ne ekzistantaj, antaŭaj etnoj de Sonĉa Tero: germanoj el Golkowice kaj pereintaj judoj. 

12:30-14:00 Diferencoj inter Nigraj kaj Blankaj Montaranoj kaj koncerto de la aŭtenta folklora ensemblo „Nigraj Montaranoj” el Piwniczna. 

14:00-15:00 Tagmanĝo en bufedo ,,Pod Wierzbą” - ruĝa barĉo kun pasteĉetoj, kokaj eskalopoj, salato. Por vegetaranoj – legoma supo, plataj kukoj kun kazeo.

15:00-16:00 Libera tempo por prepari la ensemblon al „kolendado”.

16:00-20:00 Vizitado de katolikaj domoj en Nowy Sącz (J.K), Świniarsko (K.B), Łazy Biegonickie (H.K). Akompanas „Kolendnicy” - popola ensemblo el Łazy Biegonickie.

20:00-22:00 Vilaĝa kulturdomo en Łazy Biegonickie. Integriga, komuna „oblato” kun pastro, muzikado, kantado de kolendoj kaj kantoj el spektaklo ,,Ankoraŭ ni ĝuas vivon” (Alino: akordeono, dueto: Anino-Tadeo). Regalo far vilaĝaj mastrinoj (supo kun blanka kolbaso, bigoso), por vegetaranoj terpomaj plataj kukoj, kefiro, bakita pomo.
 

20.01.2014 lundo – ekskursa tago – kunveno ĉe MOK

10:00-12:00 Vizito en galicia urbeto.

12:00-14:00 Vizito en etnografiaj muzeoj de Laĥoj en Podegrodzie kaj Stary Sącz.

14:00-15:00 Tagmanĝo en Ggarbejo ĉe Barcice (ripaĵo en brasiko, pano, teo, varma vino), por vegetaranoj bakitaj terpomoj, fritita ŝafa fromaĝo, brasika salato.

15:00-18.00 Traveturo laŭ Sandecia Vojo de Ligna Arkitekturo, vizito en ortodoksa preĝejo, reveno al Nowy Sacz.

 Kultura diverseco - multlingvismo | laarts