|
|||||||
![]() |
2015 januaro-marto: retaj konferencoj, diskutado pri projekttaskoj, farendaĵoj, organizaj demandoj
2015 aprilo: renkontiĝo kaj konsultiĝo de germanaj, hungaraj kaj polaj projektgvidantoj en Budapest, Hungario. Planado de la kvina partnera renkontiĝo. 2015.05.23-27: La kvina partnera renkontiĝo en Germanio
La lasta renkontiĝo de la projektpartneroj okazis en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. La tempo estis bone elektita: en tiu periodo, dum Pentekosto, okazas la plej granda, tradicia popolfesto en la urbo, kies organizanto estas Schützenverein (asocio de ĉasistoj kaj pafistoj), fondita en jaro 1538.
La eksterlandaj partneroj povis spertiĝi pri loka historio kaj pri tradicia vivmaniero per la vizito al la muzeo kaj al la regiono:
Junaj kantistinoj el Pollando prezentis sin en folkloraj vestaĵoj dum la urba festo kaj kontribuis per siaj kantoj al la seminaria programo. Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg rakontis
La partopreno de la partnerurbaj delegacioj en la festa marŝado tra la urbo, en la pentekosta festivalo en Herzberg kaj la Internacia Balo kun la koncerto far JOMO, la fama Esperanto-gitaristo kaj kantisto (mondrekordulo en kantado de la plej multaj lingvoj) ebligis al ĉiuj esti parto de la festa programo kaj praktike travivi kulturan diversecon kaj multlingvismon. Raportoj, gazetartikoloj. 2015 junio: preparo de projektmaterialoj, albumoj, filmoj, broŝuro 2015 septembro: finraportado, fino de la projekto |
||||||